Plej laste sxangxita: 990329
Reiru al la Esperantisma Ludejo.
En 1996 aperis mia libro, Rakontoj prapatraj pri nia lando antau multaj jarcentoj kiam okazemis mirindaj aferoj. (Berkeley: Eldonejo Bero. ISBN: 1-882251-13-X) Nun, cxi tie, speciale por gxuste vi, kara retpagx-vizitanto, trovigxas:

Aldona Rakonto:

(Verkita Okaze de TKEK, Marto, 1999)

Katastrofo de Du Muzoj

ntaux multaj jarcentoj, kiam la mondo estis juna, kaj kiam estis drakoj en Euxropo, kaj kiam estis gigantoj en Azio, en la fora epoko de niaj prapatroj kaj praregxoj kaj praburokratoj, logxis en nia Esperantujo famega verkisto, la plej talenta, la plej fekunda, la plej profunda, la plej kreema, kreiva, kaj la cxiel plej impona verkisto de nia tuta historio: vera prapatro de nia grandioza verda literaturo de hodiaux. Cxiun novan verkon li afisxis sur la muro de lia gxardeno --cxar ankoraux mankis presejoj en tiu frufrua epoko-- kaj la civitanoj legis kun sonoj de miro kaj de admiro: "Ho!" ili diradis. "Ha! Hu! ... Ho! Hu!"

La verkisto havis belegan cxarmegan inteligentegan edzinon, veran muzon, kiu kapablis inspiri lin ecx per simpla rideto aux malgranda gesto de delikata fingreto. Kaj profunde li amis sxin.

Necesis al li nur rigardeti al sxia felicxiga rideto, kaj tuj la verkisto sentis inspiron verki

"Hu!" Diris la popolamasoj antaux la gxardena muro. "Ho! Ha! Hu!"

Tamen la loga edzino de la verkisto ne estis la sola muzo en nia lando. Ankaux sxia patrino estis muzo. Kaj ankaux sxi logxis kun la verkisto.

La patrino de lia edzino, ankaux sxi, forte influis la verkiston, sed male ol la edzino mem. Komprenu, ke muzoj estas de tute malsamaj tipoj. La edzino estis de tipo A, tamen sxia patrino de tipo B.

Muzo de tipo B ja inspiras, sed malagrablajn literaturajxojn:

Animojn de la popolo neniam en la historio felicxigis kvitancoj kaj impostreguloj. Gejunuloj neniam en la historio suspiris pro akademiaj argumentoj. Pekuloj kaj malsamideanoj neniam en la historio savigxis per tragedioj kaj recenzoj kaj leteroj al redaktoroj.

La edzina muzo, de tipo A, inspiris kiel brila suno, kiel kantanta birdo, kiel hela lunolumo, kiel murmurantaj ondetoj. Tamen sxia patrino, muzo de tipo B, inspiris kiel fulmo kaj tondro, kiel detrua pluvego, monta vulkano, fajro, tertremo kaj profunda mallumo.

La verkisto tute ne kuragxis montri tiaj verkojn de tipo B sur la gxardena muro, cxar bone li sciis, ke liaj samlandanoj neniam dirus pri ili "Hu!" aux "Ho!" sed nur "Ve!" kaj "Ne!" kaj ke certe ili bruligus lin en lia domo.

Tamen muzoj de tipo B celas auxskultantojn samkiel muzoj de tipo A, kaj la patrino mem najlis la verkojn al kverkoj en la arbaro.

Kvankam la verkoj sub influo de Muzo A kauxzis gxojon en la popolo, la verkoj inspiritaj de Muzo B kauxzis angoron kaj konsternigxon kaj malamon, gxis tia punkto, ke unu tagon granda kolera popola bando, "Ve" kriante, "Ne" dirante, bruligis la verkiston en lia domo, kune kun la du muzoj kaj cxiuj literaturajxoj kreitaj de ili, kaj malpermesis al cxiu ecx memori la nomojn de la tri (kiujn, efektive, ni ne plu memoras). Post la brulado restis nur la gxardena muro, sola arhxeologia restajxo de la tuta afero.

Kaj jen kial ecx gxis hodiaux literaturon kiu nin gxojigas ni nomas "A-muza". Kaj jen kial ni timas bopatrinojn. Kaj jen kial ni aparte gxuas nian ankoraux restantan "Hu-muron".


Reiru al la komenco de la pagxo, Esperantisma Ludejo, cxefa pagxo de la retpagxaro.