Plej laste sxangxita: 000522
Reiru al la Esperantisma Ludejo.
En 1996 aperis mia libro, Rakontoj prapatraj pri nia lando antau multaj jarcentoj kiam okazemis mirindaj aferoj. (Berkeley: Eldonejo Bero. ISBN: 1-882251-13-X)

Pri gxi skribis recenzisto en Fonto: "Estas vere placxa libro, kiu efikas kiel originala fabellibro tipe esperantisma. Nepre devos baldaux aperi dua kaj tria eldonoj, cxar tian verkon ne eblas ne aprezi." Jen la enkonduko de tiu libro, kie mi klarigas miajn celojn por gxi kaj la naturon de la provo farita.


Esploro pri Folkloro kaj Falsloro

En cxiu lando rakontigxas prapatraj legendoj pri mondo pli frua, mondo antikva kaj arkaika, kiam eke kaj ade formigxis la poste konataj institucioj kaj kutimoj. Tiajn rakontojn oni ofte legas aux deklamas al infanoj, por kiuj ili estas kvazaux modeloj kaj kialoj por cxiutaga vivo. Sed popolaj legendoj vivas en la memoro kaj imago ankaux de plenkreskuloj, kiujn ili necese spegulas. Kelkaj ecx argumentas, ke folkloraj rakontoj ja maltauxgas por infanoj sed efektive celas precipe aux ecx nur plenkreskulojn.

La Esperantuja popolo ankoraux ne suficxe antikvas por produkti profundan, indigxenan folkloron. Efektive, plej multaj Esperantistoj ecx ne celas tion. Tamen nia konstanta ekpopoligxo invitas eksperimentadon pri imito de folkloro. La rakontoj cxi tie estas en pli malpli folklora stilo kaj prezentas Esperantujon en la epoko de niaj neekzistintaj prapatroj. Tia genro tute ne estas (kaj ne pretendas esti) folkloro vera, sed nur sxajna. Rakontojn folkloreskajn tamen ne de la popolo mem naskitajn ni eble nomu do "falsloro".

Ne gravas la falseco por la eksperimento. Pli interesas cxu suficxe internacias la folklora stilo, ke falsloro gxin imitante kapablas stimuli similan popoleskan gxojon! Parta respondo jesa venas el la historio de cxi tiuj rakontoj, kiujn mi verkis por deklamado antaux diversaj kunvenoj, plejparte de usonaj esperantistoj, kaj plejparte en Kalifornio. Kvankam la frazoj povas esti longaj, la vortstoko estas malgranda kaj la stilo permesas ripetadon kaj antauxvideblajn simetriojn, tiel ke ecx komencantoj plej ofte sukcesas kompreni la trukojn. Samtempe, la enhavo estas tiel intime ligita al Esperanto, ke traduko en alia lingvo necese lamas. Nur la Esperantuja popolo kapablas plene gxui la rakontojn. Tio okazas cxar preskaux cxiu rakonto estas, efektive, ludo pri iu aspekto de la gramatiko (aux kelkfoje la vortstoko) mem de Esperanto. Jen kiel la eksperimento celas ligi la falslorajxojn al la komuna vivo de nia "popolo" tiel intime kiel sin ligas vera folkloro al la komunaj vivoj de popoloj cxirkaux nia terglobeto.

Se placxas al vi miaj falslorajxetoj, deklamu ilin en via klubo, rakontu ilin al viaj infanoj, rekomendu ilin al viaj amikoj, kaj kompreneble ne hezitu ilin rerakontu per aliaj vortoj. Se ili ne placxas al vi, do lasu ilin, ke ili pereu en sia falseco!

Dum la jaroj, multaj samideanoj kuragxigis min pri eventuala eldonado de la rakontoj, cxu per libro, cxu per sonbendo, kaj pluraj lingve kontrolis kelkajn rakontojn en diversaj versioj. Inter cxi tiuj indulgaj amikoj mi aparte dankas la jenajn: Jaroslav Matviisxin (Ukrajnio), Catherine Schulze (Usono), Probal Dasxgupto (Bharatio), Tutui Syoeko (Japanio), Marko Fettes (Kanado).

-- D.K. "Doko" JORDAN

(La tuta rakontaro kun dek du rakontoj acxeteblas
sxoke malmultekoste de la libroservo de Esperanto-USA.)


Reiru al la komenco de la pagxo, Esperantisma Ludejo, cxefa pagxo de la retpagxaro.