En 1996 aperis mia libro, Rakontoj prapatraj pri nia lando antau multaj jarcentoj kiam okazemis mirindaj aferoj. (Berkeley: Eldonejo Bero. ISBN: 1-882251-13-X)Pri gxi skribis recenzisto en Fonto: "Estas vere placxa libro, kiu efikas kiel originala fabellibro tipe esperantisma. Nepre devos baldaux aperi dua kaj tria eldonoj, cxar tian verkon ne eblas ne aprezi." Sed nun, cxi tie, speciale por gxuste vi, kara retpagx-vizitanto, trovigxas:
ntaux multaj jarcentoj, kiam la mondo estis juna, kaj kiam estis
drakoj en Euxropo, kaj kiam estis gigantoj en Azio, venis sxipoj
el cxiuj partoj de nia Esperantujo al la cxefurbo. Rarajn
trezorojn kaj spicojn ili alportis el orienta Esperantujo, kaj
oron el suda Esperantujo, kaj lignon kaj peltojn el la nordo, kaj
grenon el la okcidento. Cxiujn kaj cxiajn produktajxojn de la
lando oni malsxargxis cxe la cxefurba haveno, kaj oni tie
sursxargxis la belajn objektojn fabrikitajn en la urbo por ilin
resendi al la Esperantuja kamparo: jen sxtofoj de eleganta verda
koloro; jen libroj binditaj per verda tolo; jen mebloj el
verdigita ligno; jen teleroj, tasoj kaj mangxiloj el verdigxinta
kupro, kaj jen cxia alia bela verdajxo de la cxefurbo.
La sxargxistoj de la haveno laboris cxiutage dum la tuta tago por la sxargxo kaj malsxargxo de tia fruktoplena komerco. Ili estis grandaj, fortaj homoj, sanaj pro laboro konstanta en la ekstera aero, dikmuskolaj pro laboro konstanta sub la pezaj kestoj, obeemaj pro laboro konstanta sub la kontrolistoj, kaj (se oni kuragxu diri la veron) iometete stultetaj pro laboro tiel konstanta.
Inter tiuj grandiozaj homoj unu estis la plej forta, la plej sana, la plej dikmuskola, la plej obeema, kaj la plej stulta sxargxisto de la haveno: la natura estro de la sxargxistaro. Cxiutage kiam la civitanoj de la cxefurbo preterpasis la havenon kaj rigardis la alvenon de la ricxajxoj el la tuta lando kaj la dissendon de la verdaj produktajxoj el la urbo, ili rimarkis kiel brave kaj bone laboris tiu forta, dikmuskola, obeema, kaj stulta princo de la sxargxistoj. "Brave," ili ofte lauxtkriis. "La verdaj steloj vin benu samkiel vi benas nian urbon!" Kaj li ridetis (stulte sed dikmuskole kaj obeeme) kaj se eble manon li svingis salute.
Tiu grandioza estro de homoj havis unu grandan problemon: li nomigxis Knahxohxsxveuxpsceg. La nomo Knahxohxsxveuxpsceg estas (teorie) tre bela Esperanta nomo, cxar la sonoj kaj ties kunmetajxoj estas tute ordinaraj kaj tute bonaj. Sed malgraux ordinareco kaj boneco, multaj vortoj de nia lingvo estas por iuj personoj malfacile prononceblaj (kiel knali, psihxologio, ekscii kaj sxvebi), kaj nur akademianoj cxiujn vortojn povas uzi sen peno kaj sen penso. Ecx en tiu antikva kaj pli pura epoko, nur akademianoj povis sen peno kaj sen penso elbusxigi la nomon Knahxohxsxveuxpsceg. Kaj pro la fakto ke neniu el la sxargxistoj povis prononci la nomon de sia plej kapabla kaj admirinda (dikmuskola, obeema kaj stulta) estro, neniu kuragxis paroli al li. Knahxohxsxveuxpsceg estis pro tio tute sen amikoj.
Knahxohxsxveuxpsceg ne multe pensis pri la problemo nur cxar li ne multe pensis pri io ajn. Li simple laboris kaj laboris, sen amikoj kaj sen pensoj, sub la suno kaj la kestoj kaj la kontrolistoj, kaj farigxis de tago al tago cxiam pli forta, cxiam pli dikmuskola, cxiam pli obeema kaj cxiam pli stulta.
Dum tio okazis, ekkreskis malfacila problemo inter la civitanoj de la cxefurbo. Multaj cxarmaj frauxlinoj vidis tiun mirindan homon kiam ili preterpasis la havenon, kaj ili deziris lin kiel edzon. "Kia plezuro," ili pensis, "edzinigxi al homo tiel dikmuskola (cxar li povus bone labori), homo tiel sana (cxar li kapablus cxiam prizorgi min), homo tiel obeema (cxar mi povus ordoni lin), homo tiel stulta (cxar li ne rimarkus se mi mem neniam plu laborus)!" Sed neniu el la frauxlinoj povis paroli kun Knahxohxsxveuxpsceg, cxar neniu el ili povis prononci lian teruran nomon. Dum horoj ili sin ekzercis antaux siaj speguloj, gxis antaux preskaux cxiu spegulo de la cxefurbo je preskaux cxiu horo de la tago aux de la nokto, trovigxis malfelicxa frauxlino strebante kaj penante (cxiam malsukcese) elbusxigi la nomon de la mirinde dezirinda homo kiun cxiuj deziris edzigi.
La junaj frauxloj de la cxefurbo ekkonsternigxis. La frauxlinoj pensis nur pri la sxargxisto, kaj ne plu pensis pri aliaj frauxloj. Se nur unu frauxlino povus elbusxigi la nomon de la mirinda sxargxisto, sxi povus paroli kun li, kaj eble edzigi lin. Kaj poste, la aliaj frauxlinoj eble denove pensus pri aliaj homoj. Do ankaux la frauxloj pensis kaj pensis pri la nomo, por espereble elpensi metodon lerni kaj instrui la malfacilajn sonojn de la nomo Knahxohxsxveuxpsceg.
Ili petis helpon de la akademianoj, sed la akademianoj facile prononcis la nomon, kaj tial ne komprenis la problemon.
Ili petis helpon de la aliaj sxargxistoj, sed la aliaj sxargxistoj estis tre obeemaj kaj stultaj, kaj de sunlevigxo gxis eknokto nur laboris kaj malofte parolis unu al la alia, kaj cxiuokaze ankaux ili ne povis prononci la nomon de la forta homo kun ecx pli forta nomo.
Pasis jam jaroj. Sed ne okazis ecx unu geedzigxa festo, cxar cxiuj frauxlinoj pensis nur pri la cxarma kaj alloga sxargxisto, ideala edzo, sed neniu el ili povis prononci ties nomon, kaj tial neniu el ili povis ekamikigi kaj eventuale edzigi lin. Kaj la frauxloj farigxis de tago al tago pli malfelicxaj. Ili pripensis preskaux nenion krom la frauxlinoj, kiuj pripensis preskaux nenion krom la malfacila nomo. Fine preskaux neniu plu laboris en la cxefurbo (krom la sxargxistoj). Cxiu pensis nur pri la nomo Knahxohxsxveuxpsceg. La regxo mem pripensis la nomon, cxar li ektimis la tujan kolapson de la ekonomio. Sed kion oni faru?
La regxo kunvenigis siajn sagxulojn kaj postulis, ke ili nepre solvu la problemon. La sagxuloj pensis kaj pensis, sed ili estis akademianoj cxiuj, kaj povis facile prononci la nomon. (Gxi estis, oni memoru, teorie tre bela Esperanta nomo, kies sonoj kaj kombinoj estis suficxe ordinaraj kaj tute bonaj.) Sed kvankam ili ne komprenis la malfacilon de la prononco, ili bonbone komprenis, ke la regxo estas tre malkontenta. Finfine unu el la sagxuloj naskis ideon:
"Alta mosxto," li demandis, "se la nomo kauxzas malfacilajxojn, kial ne postulu, ke la homo sxangxu gxin?"
"Sxangxu gxin?"
"Jes, alta mosxto, sxangxu gxin al io pli simpla kaj pli placxa al la — nu — al la ordinaraj homoj."
La regxo pripensis la aferon. "La lingvo estas sanktega afero," li diris, "netusxebla heredajxo de la praregxoj. Tamen nomo ne estas tre, tre ... fundamenta... parto de la lingvo, kaj eble oni povus sxangxi la nomon de unu homo sen lingva katastrofo."
Li plupensis. "Bone," decidis la regxo, post apenaux deca heziteto. "Ni sxangxu la nomon gxis frauxlino povos elbusxigi gxin. Venigu tiun... tiun..."
"Knahxohxsxveuxpsceg?" demandis la sagxa akademiano.
"Jes, tiun. Kaj venigu ankaux mian filinon, kiu jugxos kiam la nomo estos elparolebla de frauxlino."
"Bone, alta mosxto."
Kaj la sagxuloj kunvenigis Knahxohxsxveuxpsceg kaj la princinon, kaj oni komencis la aferon.
"Cxu vi povas prononci Knahxohxsxveuxpsceg, princino?" demandis unu el la sagxuloj.
"Ne, bedauxrinde," respondis la princino.
"Cxu do Hxohxsxveuxpsceg?"
"Hxohx... Hxohxv... Hxohxsxvo... Ne, bedauxrinde," respondis la princino.
"Diable! Do, cxu Sxveuxpsceg?"
"Sxvep... Sxveuxp... Sxveuxpco... Ne, mi ne povas," respondis la princino, kaj la larmoj komencis flueti laux sxiaj belaj vangoj.
Knahxohxsxveuxpsceg rigardis la princinon dum la tuta afero. Kvankam li ne estis tre inteligenta persono, li ekkomprenis, ke la princino estas vere la plej bela frauxlino kiun li iam ajn vidis, kaj kiam sxi ekploretis, li decidis, ke li forte deziras amikigxi kun sxi.
"Cxu vi do povas diri Psceg?" dauxrigis la regxo. (Li komencis imagi, ke la altekosta edukado de lia filino estis tute vana afero, kaj ke sxi estas fine iom stulta frauxlino.)
"Ne, patra mosxto. Mi neniam povis elbusxigi aux so post po, aux co post so. Ho, pardonu min, patra mosxto!"
"Cxu do simple Eg?" demandis la regxo, kolere. "Cxu do simple Eg?"
"Eg? Eg?" La princino ekridetis, kaj sxia rideto estis brila kiel la suno. "Ho jes, patra mosxto. Tio estas tute simpla nomo. Eg."
"Lia nomo ektuj estu do Eg," diris la regxo, kaj supozis, ke tio estos la fino de la afero. Sed antaux ol li povis diri pli ol tion, la princino sin turnis al Eg kaj diris:
"Ho mia kara Eg! Ho kiom mi dum jaroj deziris amikigxi kun vi! Bonvolu esti mia amiko, kaj permesu al mi esti via amikino!" (La princino tion diris cxar sxi, simile al cxiuj aliaj frauxlinoj de la cxefurbo, nokte songxis kaj tage revis pri edzo tiel dikmuskola, tiel sana, tiel obeema kaj tiel stulta, kiu laborus, belus, obeus kaj ne rimarkus, se sxi ne laborus.)
La regxo tujtuj sxokigxis: "Kion vi diras, mia filineto?! Tiu sinjoro estas..."
"...estas la revo kaj songxo de cxiu frauxlino de la cxefurbo, patra mosxto. Lasu min edzigi lin, kaj mi estos la plej felicxa virino de la tuta Esperantujo."
"Tio ja solvus la problemon, alta mosxto," diris unu el la sagxuloj. "Kaj la popolo denove povus labori kiel antauxe." Tiu cxi sagxajxo konvinkis la regxon, kaj la sekvantan tagon oni festis la geedzigxon.
La nomo de tiu nobla Knahxohxsxveuxpsceg restas ankoraux en nia lingvo, en sia pli simpligita formo, kaj ecx gxis hodiaux ni en Esperantujo diras, ke tre forta homo estas fort-eg-a, kaj ke tre bela princino estas bel-eg-a.
(La tuta rakontaro kun dek du rakontoj acxeteblas
sxoke malmultekoste de la libroservo de Esperanto-USA.)