Reiru al la Esperantisma Ludejo.
Plej laste sxangxita: 980403

Eksterkongreseja Lamento
(Okaze de TKEK, 1998)

Saluton gekamaradoj miaj!
Ege mi bedawras, ke mi ne estas kun vi en la kongreso.

Se estus mi en kongreso, mi dancus kun vi!
Ni dancus la valcon; ni dancus mazurkon;
ni dancus la polkon; ni dancus fokstroton;
la gxigon, la tangon kaj ecx gxiterbugon ni dancus!

Tamen en damninda laborejo devas resti mi, kompatindule!

Se estus mi en kongreso, mi kantus kun vi!
Operon ni kantus; artkantojn ni kantus;
kaj rapon ni kantus,
kaj rokon kaj rolon kaj acxan bibopon ni kantus!

Tamen en damninda laborejo devas resti mi, kompatindule!

Se estus mi en kongreso, mi parolus kun vi!
Sxerce parolus ni ; serioze, parolus ni ;
Profunde, legxere, prelege, cxikane,
arte, senarte, lawte, subvocxe, rakonte, plendeme,
konvinke, mensoge, vendeme predike ni parolus!

Tamen en damninda laborejo devas resti mi, kompatindule!

Se estus mi en kongreso, mi acxetus librojn!
Librojn belajn, tolbinditajn,
librojn plumpajn, brosxuritajn,
librojn karajn, librojn cxipajn,
librojn fiajn sed erudajn,
esperigajn, angorigajn,
interesopikajn librojn,
endormegigemajn librojn,
rugxajn, bluajn, verdajn, novajn, oldajn, ecx oldulajn librojn
mi acxetus en kongreso!

Tamen en damninda laborejo devas resti mi, kompatindule!

Ve! Ho ve! Dufoje ve! Centoble ve!

(Tamen ... la pago ne estas malbona.)

Reiru al la komenco de la pagxo, al la Esperantisma Ludejo.